✮Esperanto, internacia lingvo.
  • HEJMO
  • KRANIO
  • KRANIO-ES
KRANIO!
Kranio estas ludo kiu plaĉas al multaj ĉar ĝi estas tre diversa, vi povos fari multajn defiojn kiel: desegni, modli, aktori, zumi kanzonojn, respondi demandojn, ktp.

Ludas 2 aŭ 3 teamoj, preferinde ĉiu teamo devas havi 3 aŭ 4 teamanojn. Do la ludo estas de 6 ĝis 12 ludantoj. La celo estas gajni la defiojn por movi la peonon tra la tavulo kaj esti la unua alveni ĝis la centro.

Oni bezonas:
1. Tabulon.  (elŝutebla) 
2. Kartojn kiu montras la defion. (elŝuteblaj)
3. Kartojn kiu montras la vortojn aŭ demandojn. (elŝuteblaj)
4. Tri diverskolorajn peonojn.
5. Ĵetkubon.
7. Du aŭ Tri Modlopastojn.
8. Sablan horloĝon (1 minuta).
9. Krajonojn kaj paperojn.
Picture
Defioj: la defioj estas grupitaj laŭ kvar koloroj.
Bluaj:
1. Desegnu: unu teamano prenas paperon kun vorto kaj devas desegni laŭ la vorto, la aliaj teamanoj devas diveni por gajni. La desegnanto ne povas paroli nek skribi.
2. Blind-desegnu: same kiel la antaŭa sed la desegnanto ankaŭ ne povas vidi.
3. Modlu: laŭ la prenita vorto oni devas modli, ne permesas paroli nek skribi per modlopasto, ja permesas movi la modlopaston.
_____________________________
Kiam la defio ankaŭ estas "ĉiuj ludas", ambaŭ teamoj ludos per la sama vorto; la unua teamo kiu divenis tiu ĵetas la kubon.
_____________________________
Picture
Picture
Flavaj:
1. Pensu same: ĉiu teamano devas skribi ĝis tri vortoj laŭ la temo de papero prenita. Por sukcesi, unu vorto devas reaperi 3 foje (aŭ laŭ la nombro de teamanoj), aŭ 2 vortoj reaperi 2 foje (3 foje se estas pli ol 3 teamanoj). La vorto nur povas esti laŭ la temo, la teamano devas skribi malsamajn vortojn. 
2. Malantaŭen: la alia teamo legos la vorton, la ludanta teamo devos literumi la vorton, sed malantaŭen, ĉiu teamano nur unu litero, se iu misliterumas, la teamo povas komenci denove, nur se ankoraŭ restas tempo. Ne permesas skribi.
3. Difinu: la teamanoj legas la vorton sed unu el ili ne povas vidi ĝin. La aliaj devas difini la vorton pere de difino por ke tiu divenu, sed ĉiu nur povas diri unu vorton laŭvice. Ia divenigantoj ne povas uzi signojn.
Verdaj:
1. Aktoru: unu teamano prenas paperon kun vorto kaj devas aktori laŭ la vorto, la aliaj teamanoj devas diveni por sukcesi. La aktoranto ne povas paroli. 
2. Marionetumu: unu teamano prenas paperon kun vorto, kaj elektas alian teamanon kaj aktoras per ĝi kiel marioneto, la marionetisto ne povas paroli, la marioneto kaj la aliaj teamanoj devas diveni la vorton.
3. Zumu kaj fajfu: unu teamano prenas paperon kun la nomo de kanzono, devas zumi aŭ fajfi laŭ la ritmo, la aliaj devas diveni la kanzonon.
_____________________________
Kiam la defio ankaŭ estas "ĉiuj ludas", ambaŭ teamoj ludos per la sama vorto; la unua teamo kiu divenis tiu ĵ​etas la kubon.
_____________________________
Picture
Picture
Ruĝaj:
1. Elektu: respondu la demandon, elektu la ĝustan respondon el tri elektoj. 
2. Scia defio: respondu la demandon, oni ne havas elekteblajn respondojn.
3. Vere aŭ ne vere: respondu jes aŭ ne al la demando.
4. Proksimiĝu ĉiuj ludas: respondu la demandon, ĉiu teamo devas proponi unu respondon, la plej ĝusta sukcesos. Se ambaŭ respondas ĝuste, gajnas kiu respondis pli rapide.
Imagen
Reguloj:


Picture
1. La peonoj komencas en la unua loko, unue ĉiu teamo elektas la defion kiun ili pli ŝatas. Komencas la teamo kiu havu malpli teamanojn, aŭ kiu havu la plej junan teamanon. La teamo(j) devas sukcesi la defion antaŭ unu minuto.
Picture
2. Kiam iu teamo sukcesas iun defion, ili povas ĵeti la kubon. Se ne sukcesas la peono restos en la loko kaj la alia teamo ludos. La peono iros tiom da paŝoj kiel punktoj sur la kubo, sed ne povos trapasi la sekvantan multkoloran lokon. Kiam la peono estas en kolora loko, devas fari la defion laŭ la koloro kiu estas videbla sur la aliaj kartoj. La teamoj ne ludas post ĵeti la kubon sed antaŭ,
Picture
3. En la multkolora loko la teamo povas elekti la propan defion sed se la teamo alvenis al la multkolora loko kiam la kubo montras 6 la alia teamo elektos la defion de la alia.
Picture
4. Se iu teamo devas fari defion kaj tiu estas "ĉiuj ludas", la alia teamo ankaŭ ludas. Se sukcesas la unua teamo, ili ĵetas la kubon kaj ludas la alia teamo. Sed se la alia teamo sukcesas, ili nur ĵetos la kubon sed denove ludos la unua teamo. 
Picture
5. Kiam la peono estas sur loko multkolora kaj malsukcesas, ili devas iri tra la longa vojo.
6. Kiam la peono estas sur loko dukolora, la teamo povas elekti unu el tiuj du koloroj.
Picture
7. Kiam la peono estas sur la centra loko la alia teamo elektas la defion, se ili sukcesas, ili venkos, se ili ne sukcesas ili restos tie kaj la alia teamo ĵetas la kubon, se ambaŭ teamoj estas en la centra loko ili daŭros ĝis unu el ili sukcesos la defion kaj venkos. Se ambaŭ teamoj estas en la centra loko kaj la defio estas "ĉiuj ludas", la teamo kiu sukcesos, ĝi venkos.

Elŝutu la ludon
kranio_tabulo.pdf
File Size: 209 kb
File Type: pdf
Download File

kartoj.pdf
File Size: 265 kb
File Type: pdf
Download File

defioj.docx
File Size: 52 kb
File Type: docx
Download File

Powered by Create your own unique website with customizable templates.